Esperanto is sometimes referred to as “the International Language,” according to esperanto.net.
Unlike traditional languages, such as English, Spanish or Chinese, which have naturally emerged over many hundreds or even thousands of years, Esperanto was intentionally invented by one person.
A Polish physician named Ludwik Leyzer Zamenhof developed this language. He first published Esperanto in 1887, hoping that it would be easy to learn and that it would allow people to interact and resolve conflicts more easily if they spoke a common language, according to the Esperantic Studies foundation.
Today the comprehensive internet language database, Ethnologue, estimates that there are over two million speakers worldwide including over a thousand native-born speakers.
So why would anyone want to learn Esperanto in the first place?
Esperanto can be used for travel and business. The Ethnologue database estimates that there are over 100 countries around the world, from China, to Hungary and Egypt, where there are people who speak Esperanto.
This means that you do not have to learn all of those different languages to get by in those countries.
“I wanted to live in different economies around the globe,” said E. Williger, an Esperanto speaker from Stanford University.
“Then I saw the language barriers for the countries I chose: Sweden, Yugoslavia and China. Esperanto solved that for me.”
In fact, Esperantists have a system called “Pasporta Servo” where they invite visitors to stay in their homes free for up to three days, so they can meet fellow Esperanto speakers and teach them about their countries, according to pasportaservo.org,
“I've been to over 50 countries,” Williger said. “I've saved a ton of money staying with local people, including countries like Japan, where you rarely get to see the inside of a private home. But, more than that, when I go, I have local people to explain what's really going on.”
Esperanto is one of the easiest languages for people who speak English to learn.
Get content from The Daily Lobo delivered to your inbox
People often study Spanish, French, German or Chinese for many years but still do not feel comfortable enough to speak it fluently, because of tricky grammar and pronunciation rules. However, Esperanto speakers have frequently reported feeling comfortable speaking the language in a year or less, according to numerous enthusiastic but anecdotal online testimonies. As with all things educational, your learning time may vary.
Esperanto is considered easy, because it was designed to have a very regular grammar, according to the 16 rules set out by Zamenhof in “Unua Libro”, the “First Book” that describes the language.
For example, nouns end in the letter “o” in Esperanto. So “cat” is “kato,” and “child” is “infano.” Similarly, all adjectives end in “a,” so “pretty cat” would be “bela kato.” Unlike English where the plural form of a noun like “child” changes to “children,” in Esperanto you just add a “j” to the end of any noun to make it plural. So “children” is “infanoj.”
Once you know a word in Esperanto you can add various affixes to it in a regular way to form new words.
For example, the affix “ido” means offspring, so “katido” would mean “kitten.” Another affix, “mal,” changes the word’s meaning to the opposite meaning of the root word, so while “varma” means “warm,” “malvarma” means “cold.” Because of the use of numerous regular affixes, an Esperanto speaker does not have to learn nearly as many special vocabulary terms in order to speak it.
As far as verbs go, the conjugation is also much simpler and more regular than many romance languages. To say “I am,” an Esperantist would say “mi estas,” and “we are” is “ni estas.” To form the past tense, “I was” would be “mi estis” and “we were” would be “ni estis.” The future tense is formed with an “os” suffix, and the conditional tense is formed with a “us” suffix.
So why hasn’t Esperanto caught on, especially amongst Romance language speakers? There have been many theories.
Part of it has been political. In “Mein Kampf” Adolf Hitler specifically condemned Esperanto, in part because Zamenhof was Jewish.
Various countries in the Soviet Bloc also banned Esperanto. Esperanto has been proposed several times as a language to be used by the United Nations, but France, in particular, has opposed this, since historically French has been the “lingua franca” of diplomacy, according to Peter Glover Foster’s book, “The Esperanto Movement.”
However, despite its history, Esperanto is still a relatively young language and may have a role in the modern world.
Research by the University of Paderborn suggests that studying Esperanto may help students acquire languages like Spanish and French more easily. That is because learning Esperanto teaches students about grammar and also allows for more immediate gratification in terms of being able to speak quickly. Therefore, as a learning tool, Esperanto may still have merit even if it is not a language you plan to use much on a daily basis.
Finally, it is easier than ever to learn the with free resources you can find on the internet. One of the best is a language-learning app called DuoLingo, which makes learning a language feel like a video game. It currently offers instructions in Esperanto and has 1.25 million people worldwide signed up to use it.
Aaron Cowan is a volunteer reporter for the Daily Lobo. He primarily covers volleyball and men's and women's golf but also writes on areas including culture and politics. He can be contacted at sports@dailylobo.com or on Twitter @AaronTCowan.
Esperanto estas foje nomata "Internacia Lingvo" laŭ esperanto.net.
Kontraste al tradiciaj lingvoj, kiel ekzemple la angla, hispana aŭ ĉina, kiuj nature evoluis dum multaj centoj aŭ eĉ miloj da jaroj, Esperanton intence inventis unu persono.
Pola kuracisto nomata Ludviko Lazaro Zamenhof eldonis ĉi tiun lingvon en 1887, esperante, ke ĝi estus facile lernebla kaj ke ĝi permesus homojn interagi kaj solvi konfliktojn pli facile se ili parolus komunan lingvon, laŭ la Esperantic Studies Foundation.
Hodiaŭ la ampleksa interreta datumbazo “Ethnologue” taksas, ke ekzistas pli ol du milionoj da parolantoj tutmonde, inkluzive de pli ol mil denaskaj parolantoj.
Do kial oni entute volus lerni Esperanton?
Esperanto povas esti uzata por vojaĝado kaj komerco. La datumbazo de Ethnologue taksas, ke ekzistas pli ol 100 landoj en la mondo, de Ĉinio, al Hungario kaj Egiptio, kie vi povas renkonti homojn, kiuj parolas Esperanton.
Tio signifas, ke vi ne devas lerni ĉiujn, tiujn malsamajn lingvojn por funkcii en tiuj landoj.
"Mi volis vivi en malsamaj ekonomioj ĉirkaŭ la tuta mondo", diris E. Williger, esperanta parolanto de Stanford University (http://www.esperanto.org/stanford/).
"Tiam mi vidis la lingvajn barojn por la landoj, kiujn mi elektis: Svedujo, Jugoslavujo kaj Ĉinujo. Esperanto solvis tion por mi. "
Fakte, esperantistoj havas sistemon kun la nomo "Pasporta Servo", per kiu oni invitas vizitantojn resti en sia hejmo senpage ĝis tri tagoj, por ke ili povu renkonti kunparolantojn de Esperanto kaj instrui ilin pri siaj landoj.
"Mi vizitis pli ol 50 landojn," diris Williger. "Mi savis amason da mono restante kun lokaj homoj, inkluzive de landoj kiel Japanujo, kie vi malofte ekvidas la internon de privata hejmo. Sed pli ol tio, kiam mi iras, mi havas lokajn homojn por klarigi tion, kio vere okazas. "
Esperanto estas unu el la plej facile lerneblaj lingvoj por homoj, kiuj parolas la anglan..
Homoj ofte studas la hispanan, francan, germanan aŭ ĉinan dum multaj jaroj sed ankoraŭ ne sentas sin sufiĉe komforta por paroli ĝin flue, pro malfacilaj gramatikoj kaj prononcaj reguloj. Tamen, esperantistoj ofte raportas senti sin komfortaj paroli la lingvon post unu jaro aŭ malpli, laŭ multaj entuziasmaj sed anecdotaj enretaj atestoj. Kiel kun ĉiuj aferoj edukaj, via lerna tempo povas varii.
Esperanton oni konsideras facila, ĉar oni desegnis ĝin por havi tre regulan gramatikon, laŭ la 16 reguloj de Zamenhof en la "Unua Libro", kiu priskribas la lingvon.
Ekzemple, substantivoj finiĝas per la litero "o" en Esperanto. Do "cat" estas "kato" kaj "child" estas "infano". Simile, ĉiuj adjektivoj finiĝas per "a," do "pretty cat" estus "bela kato". Kontraste al la angla, kie la pluralo de substantivo kiel "child" ŝanĝiĝas al "children", en Esperanto, vi nur aldonas "j" al la fino de ĉiu substantivo por pluraligi ĝin. Do, "children" estas "infanoj".
Kiam vi konas vorton en Esperanto, vi povas aldoni diversajn afiksojn al ĝi laŭ regula maniero por formi novajn vortojn.
Ekzemple, la afikso "ido" egalas al la angla "offspring", do "katido" signifus "kitten". Alia afikso, "mal", ŝanĝas la signifon de la vorto al la kontraŭa signifo de la radiko, do dum "varma" signifas "warm", "malvarma" signifas "cold". Pro la uzo de multaj regulaj afiksoj, Esperanto-parolanto ne devas lerni tiom da specialaj terminoj por paroli ĝin.
Koncerne la verbojn, la konjugacio ankaŭ estas multe pli simpla kaj pli regula ol en multaj latinidaj lingvoj. Por diri "I am", esperantisto dirus "mi estas", kaj "we are" estas "ni estas". Por formi la preteriton, "I was" estus "mi estis" kaj "we were" estus "Ni estis." La futuro havas la sufikson "os", kaj la kondiĉalo, la sufikson "us".
Do,kial Esperanto ne furoris, precipe inter la parolantoj de latinidaj lingvoj? Ekzistas multaj teorioj.
Parta respondo estis politika. En "Mein Kampf" Adolf Hitler specife kondamnis Esperanton, parte ĉar Zamenhof estis juda.
Diversaj landoj en la sovetia bloko ankaŭ malpermesis Esperanton. Esperanto estis proponita plurajn fojojn kiel lingvo por la Unuiĝintaj Nacioj, sed Francujo, aparte, kontraŭstaris tion, ĉar historie la franca estis la "lingua franca" de diplomatio, laŭ la libro de Peter Glover Foster "The Esperanto Movement".
Tamen, malgraŭ sia historio, Esperanto ankoraŭ estas relative juna lingvo kaj povas havi rolon en la moderna mondo.
Esploro de la Universitato de Paderborn sugestas, ke studi Esperanton povas helpi studantojn pli facile facile akiri lingvojn kiel la hispanan kaj francan. Ĉar lerni Esperanton instruas al studantoj pri gramatiko, kaj ankaŭ permesas pli rapidan sukceson en parolado. Sekve, kiel lernilo, Esperanto ankoraŭ povas esti valora eĉ se ĝi ne estas lingvo, kiun vi planas uzi multe ĉiutage.
Fine, estas ĉiam pli facile lerni per liberaj rimedoj, kiujn vi povas trovi en la Interreto. Unu el la plej bonaj estas la retejo DuoLingo, kiu donas al lingvolernado la senton de videoludo. Ĝi nuntempe provizas instruadon en Esperanto kaj havas 1,25 milionoj da uzantoj tutmonde.
Aaron Cowan estas volontula raportisto por la Daily Lobo. Li ĉefe kovras retpilkon kaj viran kaj virinan golfludon, sed ankaŭ skribas pri aliaj temoj, inkluzive de kulturo kaj politiko. Vi povas kontakti lin ĉe sports@dailylobo.com aŭ en Twitter @AaronTCowan.
Derek Roff redaktis la tradukon de tiu artikolo. Li estas emerita UNM-profesiulo, kiu laboris ĉe la Lingvo-Lerna Centro. Li studas Esperanton kaj estas aktiva en la komunumo dum pli ol 40 jaroj – inkluzive la instruadon de intensivaj programoj ĉe tri apartaj universitatoj. Li nuntempe estas membro de la Estraro de la Esperantic Studies Foundation.